Ligiloj


Retejo de la Amerika Komisiono

Amerika KomisionoAmerika KomisionoAmeriko.org estas la enirpordo de Esperanto en Ameriko. En la retejo vi trovos informojn pri la amerika Esperanta movado kaj pri la Amerika Komisiono de UEA. Enestas raportoj pri diversaj agadoj, informoj pri la unuopaj landaj movadoj kaj renkontiĝoj. En la parto pri la Amerika Komisiono oni detale informas pri la celoj de la komisiono. La Amerika Komisiono estis starigita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 1994, dum la 79-a Universala Kongreso de Esperanto, en Seulo, por prizorgi la E-movadon en amerikaj landoj. Ĝi intensigas la kunlaboron inter la landaj movadoj en Ameriko kaj dediĉas specialan atenton al grupoj kaj izoluloj en landoj kie ankoraŭ ne ekzistas memstara movado. Grava celo estas varbi donacojn por la Amerika Fondaĵo.

La Esperanto-Gazetaro

Gazetejo.orgGazetejo.org
Gazetejo.org vere estas interesega retejo. Tie vi trovas amason da diversaj gazetoj de la Esperanto-Gazetaro. Momente en la tuta retejo enestas pli ol 1350 diversaj gazetoj el la nuna tempo kaj ankaŭ historiaj gazetoj. La granda avantaĝo estas ke vi povas elŝuti multajn gazetojn en pdf-formato kaj legi ilin hejme.

Radio Verda

Radio en Esperanto jam ekzistas dum tre longe tempo. Komence tamen ĝenerale estis ŝtataj stacioj kiuj produktis Esperanto-elsendojn. Oni elsendis kurtonde au mezonde. La kvalito kelkfoje ne estis tre bone. Nun pli kaj pli estas privataj stacioj elsendas en Esperanto. Inter ili estas Radio Verda. Arono kaj Karlina el Vankuvero (Kanado) produktas Esperanto-radion. La podkastaj elsendoj havas ege bonan kvaliton kaj ili estas ege interesaj. Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT. La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.

Raporto: Internacia Novaĵmagazino

MonatoMonatoLa interreto ankau helpis al la evoluo de Esperanto-retmagazinoj. Kiel normala gazeto la novaĵmagazino "Monato" estas tre konata. Monato aperas kiel monata gazeto (Klikante sur la bildon vi atingas la retpaĝon de Flandra Esperanto-Ligo, kie oni povas aboni la gazeton.) La retmagazinoj havas la avantaĝon ke ili povas aperi multe pli ofte kaj oni povas reagi al aktualaj politikaj kaj mondaj evoluoj. Raporto.info raportas pere de kunlaborantoj el la tuta mondo pri multaj aktualaj aferoj. Foje rigardu la paĝon! Ankaŭ vi mem havas la eblecon kontribui pri interesaj okazaĵoj el Meksiko, do vi mem povas fari ĵurnalisto. Provu vian talenton!

Esperanto Televido

Iam antaux iom da tempo aperis la unua provo de Esperanto-televido. Tion faris Flavio Rebelde pere de sia pagxo Gxangalo. Bedauxrinde Gxangalo malaperis. Bonsxance nun ekzistas nova Esperanto-televido el la naskigxurbo de Esperanto "Byalistok", kiu samtempe estas la urbo kie okazos la 94a Universala Kongreso de Esperanto. La programo estas interesa. Oni prezentas novajxojn el la Esperanto-mondo kaj el Pollando. Ni konsciu ke la kreo de televida elsendo estas tre temporaba afero. Ni esperu ke baldau ekzistos vere Esperanto-televido kun filmoj, novajxoj kaj aliaj kontribuoj. Tion fakte laux mi nur povas fari internacia teamo.

Un blog sobre el mundo de la diversidad lingüística internacional

Ŝanĝi la mondo estas en niaj manojŜanĝi la mondo estas en niaj manojLuis Miguel Rojas Berscia, poligloto, esperantisto kaj studento de lingvistiko ĉe la Pontifa Katolika Universitato de Peruo, prezentas al ni la blogon "Tutmonda Pordo". Ĉi tiu blogo temas pri malsimilaj temoj rilataj al la lingvoscienco, la akirado de duaj lingvoj kaj Esperanto kiel idealo de lingvo internacia. Viaj komentoj estos bone ricevitaj!