Membreco

Kial fariĝi membro de la Perua Esperanto-Asocio?

Se vi estas esperantisto kaj vi interesiĝas pri la evoluo de la lingvo ĉar vi pensas ke estas bona alternativo por la komunikado en la mondo. Se vi pensas ke estus bone se pli da personoj uzus ĝin en diversaj landoj. Vi povas kontribui atingi tiun ĉi celo se vi fariĝas membro de Perua Esperanto-Asocio (PEA).

Esti membro de PEA ne estas nur helpi mone, sed esti parto de grupo kiu laboras, kunlaboras, organizas, festas, formas familion kiu celas samajn celojn, la plej grava, disvastigi la lernadon kaj uzon de la Intenacia Lingvo Esperanto.
Ne gravas ĉu vi loĝas en Peruo, ĉu vi estas peruano aŭ eksterlandano ĉar la esperanta movado ne havas lingvajn, politikajn aŭ religiajn limojn, ktp.

La Perua Esperanto-Asocio, kiel nacia asocio de la Universala Esperanto Asocio, disvastigas, stimulas la evoluon de la lingvo kaj ekzistas danke al la financaj subtenoj de siaj aliĝintoj kaj de la donacoj de aliaj homoj. Ni kore invitas vin aktive partopreni en nia teamo!!!