Aperas artikolo en la perua revuo "El Comercio" pri Esperanto

En la revuo "El Comercio" de la 27a de junio 2008 aperis bonega artikolo de Miguel Ángel Cárdenas M. kun la titolo "Alfabeto de la Esperanza". En la artikolo Cárdenas donas bazajn informojn pri la lingvo Esperanto, pri la uzo kaj pri la kulturo de la lingvo. Samtempe oni povas ekscii multon pri la historio de Esperanto en Peruo. Cárdenas prezentas kelkajn junulojn kaj aktivulojn kiuj nun praktikas la lingvon en Peruo kaj samtempe aperas kontaktadreso. La tutan artikolon (hispane) oni povas legi en la jena pdf-dokumento: Artikolo pri Esperanto en "El Comercio".