Historio de Esperanto en Perú

La Esperanto-Movado en Perú

Periodo de Frederiko Villareal

Al Peruo, Suda Ameriko. Esperanto venis el Francujo en 1901: La unua pioniro kaj fervora propagandisto de Esperanto en Suda Ameriko estis D-ro Frederiko Villareal, kiu ekde 1901 laboris por Esperanto publikigante multajn artikolojn en “Revista de Ciencias”, kiun li redaktis kaj en “El Comercio” la plej malnova perua gazeto. Samjare li verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de Esperanto por hispanoj kaj en 1903 fondis en Lima, Societon por propapagando de Esperanto kaj ekeldonis Esperanto gazeton “Antaŭen E-istoj!” (longe kaj regule aperintan).

La societo estis malfermita solene en ĉeesto de multaj pedagogoj kaj studentoj, kiuj scivole-rigardis modestan E-ekspozicion, (aranĝitan de la “strangulo” profesoro), kiu konsistis el 22 maldikaj verkoj pri kaj en Esperanto, 8 jarkolektoj de E-gazetoj, 60 leteroj 340 poŝtkartoj en albumoj, ricevitaj el 25 landoj. Poste, en 1903, estis aranĝataj kursoj en la urboj Chiclayo, Arequipa kaj Humachuco. En Huaraz oni aranĝis E-kursojn en 1906 en Societo “Evolución juvenil”.

Daŭrigintoj kaj helpantoj de Villareal estis en 1905 pastro D. Cerna en Jesus kaj Em. Fetzet, direktoro de la nacia kolego en Arequipa. En 1906 laŭ la interveno de la deputitoj Núñez del Areo kaj Malaga Santolatta la parlamento donis subvencion al la E-Societo. Samjare oni komencis instrui E-on en la Komerca lernejo de Lima.

La partopreno de Villareal en la movado por Esperanto ne nur estis grava por la historio de Esperanto en Peruo sed por la tutmonda movado. Li estis amiko de Zamenhof kaj estis membro en la komitato por la plibonigo de la lingvo. Villareal partoprenis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en (Boulogne-sur-Mer, Francio en 1905). Bedaŭrinde post la morto de tiu pioniro la movado en Peruo haltiĝis.

Dum multaj jaroj la esperantista movado en Peruo apenaŭ ekzistis. En 1928 laŭ la statistikoj de Dietterle nur estis tri izolitaj Esperantistoj en Lima. Laú informoj de ICK en 1927 denove fondiĝis Esperanto-Asocio en la lando, sed ĝi ne povis evolui tute bone.

Reapero de la movado - Tempo de Ulpiano Villanueva kaj Janet Skotte

Pri la sekvanta periodon de la movado en Peruo (1955) rakontas Ulpiano Villanueva, prezidanto de la Perua Esperanto-Asocio dum multaj jaroj.

“Iun tagon mi hazarde legis en la argentina revuo “Mecánica Popular” etan artikolon pri Esperanto. La artikolo menciis la utilon de Esperanto por interrilati kun homoj kiuj parolas diversajn lingvojn. Ekzakte tion mi serĉis. Bedaŭrinde mankis la adreso kaj mi devis serĉi multjare, ĝis en alia argentina revuo mi trovis informojn pri la “Liga Argentina de Esperanto”, kie oni ofertis instrui la lingvon senpage. Mi tuj skribis kaj post iom da tempo mi ricevis la lecionojn aerpoŝte. Post ekzameno mi ricevis diplomon kaj la titolon “Delegito en Peruo de la “Universala Esperanta Ligo”. Kiam mia nomo aperis en tiu revuo mi komencis ricevi multajn leterojn el la tuta mondo kaj mi ekaŭdis pri la ekzisto de movado en Peruo antaŭ mia tempo, dum la tempo de la D-ro Villareal. Oni demandis min ĉu mi povus disvastigi la lingvon en Peruo kaj mi akceptis tiun agrablan, sed malfacilan taskon. Mi ne sukcesis trovi instituciojn kiuj pretis akcepti min por doni lecionojn pri la lingvo Esperanto, kiun preskaŭ neniu konis. Subite mi ricevis viziton de S-ro Alberto Carrillo Ramirez, kiu kiel mi serĉis manieron kreskigi la Esperantismon en nia lando. Poste per la kunlaboro de du aliaj personoj, ni fondis la Peruan Esperanto-societon kaj ni komencis doni kursojn en sporta klubo de YMCA (Junulara Kristana Asocio). Mi donis la unuajn kursojn sed poste S-ro Carrillo fondis Peruan Esperanto-Rondon.

En la jaro 1962 mi ricevis viziton de la francino Janet Skotte. Tiu sinjorino donis al ni entuziasmon kaj la movado aktiviĝis. Ni sukcesis sendi sinjorinon Skotte al la universala kongreso de Esperanto kiel delegitino de Peruo. Tio eĉ fortigis nian kaj ŝian entuziasmon. Ŝi fariĝis instruistino kaj donis Esperanto-kursojn ĝis sia forpaso en 1980. Krome ŝi sukcesis unuigi la du flankojn de la movado en Peruo kaj kun pli ol 30 membroj ni fondis Perua Esperanto-Asocion. Oni elektis min prezidanto de la nova institucio.

Inter la multaj personoj kiujn allogis S-ino Skotte elstaris la fraŭlino Cecilia Alegria, tre entuziasma junulino, kiu donis kursojn kaj ankaŭ tre sukcesis informis pri Esperanto, eĉ per televido. La movado daŭris sian kreskon ĝis proksimume la 80aj jaroj. Post la komenco de la grava ekonomia krizo malpliiĝis la lernantoj kaj poste ni bedaŭrinde devis rezigni pri la ejo kie funkciis la movado.

Poste mi kaj S-ino Maria Dolores de Bartra, kasistino de la asocio donis kursojn nur laŭokaze en la propraj domoj, atendante la pliboniĝon de la ekonomia stato, kiuj povus denove kaŭzi kreskigon de la verda lingvo ĉe ni. Samtempe ni devas danki al la jenaj membroj de PEA, Felipe da Fieno, kiu donis kursojn kaj administris la asocion kaj al Gustavo Sgami, Julio Zevallos kaj Carlos Miranda kiuj estis delegitoj de PEA kaj reprezentis la movadon en la ekstero.

Tempo de la interreto - Artikolo en "El Comercio"

Nur antaŭ iom da tempo komencis la tria periodo en la evoluo de la Esperanto-movado en Peruo. Pro la interreta tempo aperis jen kaj jen junuloj kiuj lernis la lingvon tute memstare. La interreta tempo ne nur donas al ni pli da eblecojn lerni la lingvon, sed ankaŭ praktiki ĝin. Per komputila babilado, legado de materialoj, aŭskultado de Esperanto-radio kaj eĉ televido nun ĉiuj vere povas aparteni al tutmonda movado. Ni estas tre optimismaj ke tiu periodo denove kaŭzos kreskon de la movado en Peruo. La kulmino tamen ĝis nun estis la apero de gazetartikolo en la fama perua revuo "El Comercio". Post tiu artikolo relative multaj peruanoj komencis studi la lingvon.

* Fontoj: Enciklopedio de Esperanto; personaj rakontoj de S-ro Ulpiano Villareal kaj reverko de Martin Schäffer